Kuglego laŭ lieĝa maniero

Belga manĝaĵo originanta el Wallonie.
Traduko: boulet à la liégeoise (france).


La kuglego laŭ lieĝa maniero estas tipe belga manĝaĵo, kiu konsistas el viandobulego kuirita en dolĉacida saŭco (preparita kun cepoj, kasonado, lieĝosiropo, sekvinberoj kaj vinagro), kutime en akompano de fritoj.