Affichage des articles dont le libellé est Biero. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est Biero. Afficher tous les articles

Lambic

Belga biero originanta el Bruxelles (1794?).
Oficialnomo: Lambic [lɑ̃ʼbik].

bildo © Lambic

La Lambic estas pli aŭ malpli acida biero sen ŝaŭmo de spontanea fermentado, ekskluzive bierfarita en la valo de la Senne (sude de Bruxelles) kaj en la Pajottenland (okcidente de Bruxelles), kiu ankaŭ estas bazo por la produktado de la bieroj Faro, Gueuze kaj Kriek.

De Verboden Vrucht

Belga biero originanta el Bruxelles (???).
Oficialnomo: De Verboden Vrucht [ʼdǝ ʼvǝrbo:dǝn ʼvryɣt].

bildo © De Verboden Vrucht

De Verboden Vrucht estas ruĝbruna biero kun 9% da alkoholo, de alta fermentado kaj dua fermentado en botelo, parfumita per koriandro kaj kuracao, kies etikedo reprezentas la pentraĵon «Adam en Eva in het paradijs» de Petrus Paulus RUBENS.

Maes

Belga biero originanta el Vlaanderen (1946).
Oficialnomo: Maes [ʼmɑ:s].

bildo © Maes

La Maes estas blonda biero de malalta fermentado en 5 variaĵoj (Maes Pils blonda 5,2% da alkoholo, Maes Radler Citron flava 2% da alkoholo, Maes Radler Citron Vert - Cactus flava 2% da alkoholo, Maes Radler Pamplemousse roza 2% da alkoholo, Maes Zéro blonda 0% da alkoholo).

Rodenbach

Belga biero originanta el Vlaanderen (1820).
Oficialnomo: Rodenbach [,ro:dǝnʼbaɣ].


De miksita fermentado, la Rodenbach estas ruĝa biero, kiu ekzistas en 5 variaĵoj (Rodenbach brunruĝa 5,2% da alkoholo, Rodenbach Caractère Rouge ruĝa 7% da alkoholo, Rodenbach Grand Cru bruna 6% da alkoholo, Rodenbach Rosso ruĝa 4% da alkoholo, Rodenbach Vintage bruna 7% da alkoholo).

Blanche de Namur

Belga biero originanta el Wallonie.
Oficialnomo: Blanche de Namur [ʼblɑ̃ʃ ʼdǝ naʼmyr].
Premio: World Beer Awards (2009).

bildo © Blanche de Namur

Dediĉita al la grafino Blanche de Namur, la Blanche de Namur estas blanka biero farita el tritiko, kiu ekzistas en tri variaĵoj (Blanche de Namur blanka 4,5% da alkoholo, Blanche de Namur Apple flava 3,1% da alkoholo, Blanche de Namur Rosée roza 3,4% da alkoholo).

Hoegaarden

Belga biero originanta el Bruxelles (1966).
Oficialnomo: Hoegaarden [*ʼhu:gɑ:rdǝn].


La Hoegaarden estas tritika biero, kiu ekzistas en diversaj variaĵoj (Hoegaarden blanka 4,9% da alkoholo, Hoegaarden Citron flava 3% da alkoholo, Hoegaarden Grand Cru blonda 8,5% da alkoholo, Hoegaarden Rosée ruĝa 3% da alkoholo, Hoegaarden Speciaal blonda 5,7% da alkoholo).

Zinnebir

Belga biero originanta el Bruxelles (2002).
Oficialnomo: Zinnebir [zinǝʼbi:r].

bildo © Zinnebir

Kreita referencante al la bienalo Zinneke Parade, la Zinnebir estas biero kun fajna amareco, kiu ekzistas en 2 variaĵoj (Zinnebir blonda 6% da alkoholo, X-Mas Zinnebir bruna 7,8% da alkoholo), bierfarita ĉe la Brasserie de la Senne en urbo Molenbeek-Saint-Jean.

Piedboeuf

Belga biero originanta el Wallonie (1853).
Oficialnomo: Piedboeuf [pjeʼbœf].

bildo © Piedboeuf

La Piedboeuf estas biero de malalta fermentado, en 3 variaĵoj (Piedbœuf Blonde blonda 1,2% da alkoholo, Piedbœuf Foncée bruna 1,2% da alkoholo, Piedbœuf Triple blonda 3,8% da alkoholo), produktita en la urbo Jupille.

Westvleteren

Belga biero originanta el Vlaanderen (1838).
Oficialnomo: Westvleteren [,wɛstʼvletǝrǝn].

bildo © Westvleteren

La Westvleteren estas unu el la ses belgaj bieroj kun la logotipo Authentic Trappist Product, en 3 variaĵoj (Westvleteren Blond blonda 5,8% da alkoholo, Westvleteren 8 brunruĝa 8% da alkoholo, Westvleteren XII bruna 10,2% da alkoholo), produktita ĉe la Sint Sixtus Abdij van Westvleteren.

Jupiler

Belga biero originanta el Wallonie (1966).
Oficialnomo: Jupiler [ʒypiʼlɛr].

bildo © Jupiler

Jupiler estas blonda biero de malalta fermentado, kiu ekzistas en 5 variaĵoj (Jupiler 5,2 % da alkoholo, Jupiler Blue 3,3 % da alkoholo, Jupiler Blue Lemon & Lime 3,3 % da alkoholo, Jupiler N.A. 0,5 % da alkoholo, Jupiler Tauro 8,3 % da alkoholo), bierfarita en la urbo Jupille-sur-Meuse.

Palm

Belga biero originanta el Bruxelles (1747).
Oficialnomo: Palm [ʼpalm].

foto © Palm

Palm estas speciala biero de alta fermentado, kiu ekzistas en 5 variaĵoj (Palm ambrokolora 5,4% da alkoholo, Dobbel Palm ambrokolora 5,7% da alkoholo, Palm N.A blonda sen alkoholo, Palm Royale blonda 7,5% da alkoholo, Palm Hop Select blonda 6% da alkoholo), bierfarita en la urbo Steenhuffel.

Vieux Temps

Belga biero originanta el Bruxelles (1935).
Oficialnomo: Vieux Temps [ʼvjø ʼtɑ̃].

foto © Vieux Temps

Kun amardolĉa kaj frukteca gustoj de la malnova tempo, la Vieux Temps estas ambrokolora speciala biero de alta fermentado kun inter 4,5% kaj 5,2% da alkoholo, antaŭe bierfarita en urbo Mont-Saint-Guibert kaj poste bierfarita en urbo Leuven.