LIPPE Jacques

Belga aktoro kaj komediisto el franclingva esprimo (Nivelles 1925 – Forest 1990).
• Plennomo: Jacques LIPPE.
• Prononco: [ʼʒɑ:k ʼlip].


Jacques LIPPE komencas karieron de aktoro en 1940 kun imitadoj de la franca aktoro Fernandel. Poste, li majstre interpretas la rolon de Sinjoro BEULEMANS en la teatraĵo «Le Mariage de Mademoiselle BEULEMANS». Tiam ke lia scenokunulino Christiane LENAIN tenas la rolon de Sinjorino BEULEMANS.

Por la kino, Jacques LIPPE interpretas en 1988 la rolon de Myers en «Lʼoeuvre au noir», filmon de la belga reĝisoro André DELVAUX, laŭ la romano de Marguerite YOURCENAR.

Dum la sama jaro Jacques LIPPE kaj Léonil MC CORMICK kreas la Théâtre de la Valette en Ittre, en kiu La Brasserie LIPPE ĉiutage malfermas siajn pordojn al la gastronomoj en memoro de tiu aktoro kaj komediisto.