CLIJSTERS Leo

Belga futbalisto kaj trejnisto el nederlandlingva esprimo (Opitter 1956 – 2009).
• Parencaro: Elke CLIJSTERS (filino), Kim CLIJSTERS (filino).
• Plennomo: Leo (Albert) (Jozef) CLIJSTERS.
• Prononco: [ʼleɔ (ʼalbɛr) (ʼʒozɛf) ʼklɛjstǝrs].


Private, Leo CLIJSTERS estas la patro de la tenisistinoj Kim CLIJSTERS kaj Elke CLIJSTERS. Profesie, li estas belga futbalisto, kiel centra defendanto, inter la jaroj 1970 kaj 1993. Plie, li estas eminenta membro de la belga nacia teamo, por kiu li ludas 40 internaciajn maĉojn.

Leo CLIJSTERS komencas sian karieron ĉe la teamo K.V. Opitter. Poste li ankaŭ ludas ĉe la sekvantaj teamoj: Club Brugge, K.S.K. Tongeren, Patro Eisden Maasmechelen, S.V. Waterschei THOR kaj K.V. Mechelen. Tamen, li finas sian karieron ĉe la teamo R.F.C. de Liège, en la aĝo de 36 jaroj.

Intertempe, Leo CLIJSTERS partoprenas je du Mondpokaloj. En 1986, kiam Belgio atingis la kvaronfinalon, li nur aperas en du venkaj maĉoj, kontraŭ Irako kaj kontraŭ Rusio. En 1990, li aperas en du venkaj maĉoj kontraŭ Sud-Koreio kaj Urugvajo, kaj en unu malvenka maĉo kontraŭ Anglio.

Post la fino de sia kariero de futbalisto, Leo CLIJSTERS ankoraŭ laboras dum kelkaj jaroj kiel trejnisto en la kluboj Patro Eisden Maasmechelen, K.A.A. Gent, K.F.C. Lommel S.K., K.F.C. Diest kaj K.V. Mechelen. Dume, li atente sekvas la profesian teniskarieron de sia filino Kim CLIJSTERS. En Oktobro 2007, li fariĝas la trejnisto de unu el siaj antaŭaj teamoj, K.S.K. Tongeren.

En Januaro 2009, Leo CLIJSTERS mortas pro pulmokancero…



Premiaro
• Ĉampionado de Belgio: 1989 kun la teamo KV Mechelen.
• Pokalo de Belgio: 1987 kun la teamo KV Mechelen.
• Pokalo de Eŭropo de la pokaloĉampionoj: 1988 kun la teamo KV Mechelen.
• Superpokalo de Eŭropo: 1989 kun la teamo KV Mechelen.
• Ŝuo de Oro: 1988.