Clémentine

Belga princino el franclingva esprimo (Laeken 1872 – Nice {FR} 1955).
• Plennomo: Clémentine (Albertine) (Marie) (Léopoldine) (DE) (SAXE-COBOURG-GOTHA).
• Prononco: [klemɑ̃ʼtin (albɛrʼtin) (ʼmari:) (leɔpɔlʼdin) (dǝ) (ʼsaks - kɔʼbur - gɔʼta)].
• Titolo: Clémentine DE BELGIQUE en franclingvo, Clementine VAN BELGIË en nederlandlingvo kaj Clémentine VON BELGIEN en germanlingvo.


La princino Clémentine estas la plej juna filino de la reĝo Léopold II kaj de la reĝino Marie-Henriette. Post la edziĝoj de siaj fratinoj Louise kaj Stéphanie kaj la morto de sia frato Léopold, ŝi travivas malfeliĉan kaj solecan infanaĝon en la Château de Laeken. Ŝiaj rilatoj kun siaj gepatroj estas glaciaj.

Dum sia vivo, ŝi koniĝas kun tri amantoj. La unua estas ŝia kuzo Baudouin, nevo de la reĝo Léopold II, kiu mortas dum lia 21a jaraĝo, bedaŭrinde. Ŝi serĉas en sia fido la kuraĝon venki sian ĉagrenon. La dua estas amika kaj daŭra rilato kun membro de la belga kortego, la barono Auguste GOFFINET, kun kiu nenia edziĝo estus ebla. (Sed, konsiderante ke la reĝino Marie-Henriette pli kaj pli forlasas Bruxelles por Spa, Clémentine plenumas la funkcion de “unua virino” apud la reĝo Léopold II kaj akiras grandan sendependecon por la epoko.) La tria estas la princo Victor Napoléon. Tamen, la reĝo Léopold II restas senkompata pri ŝiaj edziĝoprojektoj, por ne kompromiti la rilatojn inter Belgio kaj Francio.

Kontraŭ la skandaloj, Clémentine atendas la morton de siaj gepatroj kaj la konsento de sia kuzo la reĝo Albert I por edziĝi la princon Victor Napoléon, ĉefo de la imperia domo el Francio. La edziĝo okazas en Italio je la 14a de Novembro 1910. La paro havas du infanojn: Marie-Clotilde (1912-1996) kaj Louis Napoléon (1914-1997).

Tiu feliĉo estas ombriĝita pro la Unua Mondmilito, dum kiu ili rifuĝas en Anglio ĉe la imperiestrino Eugénie, vidvino de Napoléon III, kaj helpas al karitataj organizaĵoj favore de la soldatoj. La princo Victor Napoléon mortas en 1926 en Bruxelles kaj Clémentine restas sola por zorgi pri la edukado de iliaj junaj infanoj. Post la edziĝo de sia filino Marie-Clotilde en 1938, ŝi maltrankvile vivas dum la Dua Mondmilito ĉar sia filo Louis estas dungita en la franca Légion Étrangère. Poste ŝi fieras pri lia heroa konduto. Nur la grava Question Royale, kiu furiozas en Belgio pri la rehejmiĝo de la reĝo Léopold III post la Dua Mondmilito, ĉagrenas ŝin kaj instigas ŝin loĝi plejofte en Francio.

La dek lastaj jaroj de ŝia vivo estas feliĉaj kaj pacaj. Clémentine havas dek unu genepojn kaj ricevas la Légion dʼHonneur okaze de siaj 80 jaroj. Ŝi mortas la 8an de Marto 1955 sur la franca Côte dʼAzur kaj estas entombigita kun sia edzo en la imperia kapelo en Ajaccio.