GOES Heidi

Belga esperantistino el nederlandlingva esprimo (Oostende 1976).
• Plennomo: Heidi GOES.
• Prononco: [*ʼɛjdi ʼgu:s].


Esperantistino depost 1990. Heidi GOES loĝas en Brugge, kie ŝi estas sekretariino de la loka klubo Paco kaj Justeco. Plie, ŝi estas prezidantino de la Flandra Esperantista Junulara Asocio (2007-2010) kaj ĝenerala sekretariino de la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (2008). Intertempe, en 2007, ŝi publikigas libron «Afero de espero» pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko.

En oktobro 2009, aperas indonezia projekto, kunlaboro inter Heidi GOES kaj Bobby MUYLADI. En novembro 2009 ŝi entreprenas vojaĝon tra Indonezio kaj instruas Esperanton al preskaŭ 500 indiĝenoj. Dume ŝi ankaŭ esploras pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, kontaktante pionirojn aŭ ties infanojn.