QUADEN Guy

Belga ekonomisto (Liège 1945).
• Plennomo: Guy QUADEN.
• Prononco: [ʼgi kwaʼdɛn].


Unue, Guy QUADEN akiras licencion pri Ekonomiaj Sciencoj ĉe lʼUniversité de Liège en 1967. Poste, en 1972, li akiras diplomon pri Ekonomiaj kaj Sociaj Sciencoj ĉe lʼUniversité de la Sorbonne en Paris. Fine, li akiras doktorecon pri Ekonomio ĉe lʼUniversité de Liège en 1973.

Guy QUADEN komencas sian akademian karieron kiel asistanto ĉe lʼUniversité de Liège en la fakultato pri Ekonomiaj Sciencoj (1968-1973). De 1969 ĝis 1971 li laboras ĉe lʼÉcole Pratique des Hautes Études de la Sorbonne en Paris. Li estas unua asistanto (1974-1976), docento (1977-1988) kaj eksterordinara profesoro (1988-2010) ĉe lʼUniversité de Liège. Li ankaŭ estas diakono de la fakultato pri Ekonomio, Administrado kaj Sociaj Sciencoj (1987-1988).

Inter siaj okupadoj Guy QUADEN estas prezidanto de la Conseil Central de lʼÉconomie (1984-1988). Li estas direktoro (1988-1999) kaj guberniestro (ekde 1999) de la Banque Nationale de Belgique. Li estas membro de la Konsilantaro de Guberniestroj de la Banque Centrale Européenne kaj prezidanto de la Fondation Roi Baudouin ekde 2003. Plie, li estas membro de la Estraro de la Fonds National de la Recherche Scientifique, de la Fondation FRANCQUI kaj de lʼAcadémie Royale des Sciences, des Lettres et des Beaux-Arts de Belgique. Li kunsidas ĉe la Basel Committee on Banking Supervision, ĉe la International Monetary Fund kaj ĉe la World Bank.

Fine, inter la honoroj, Guy QUADEN ricevas la krucon de Officier de la Légion dʼHonneur (2001) de Jacques CHIRAC, la medalon de Grand Officier de l’Ordre de Léopold II (2006) de Didier REYNDERS kaj la titolon de barono (2009) de la reĝo Albert II.