MONTIGNY Jenny

Belga pentristino (Gent 1875 – Deurle 1937).
• Plennomo: Jeanne MONTIGNY private, Jenny MONTIGNY artiste.
• Prononco: [ʼʒan ʼmõtiɲi , ʼʒɛni ʼmõtiɲi].


Naskiĝita en familio de riĉuloj, el strikta edukado, Jenny MONTIGNY ne povas viziti belartan akademion, pro la burĝaj principoj de ŝia medio. Do, ŝi fidas nenian komprenemon de siaj gepatroj, kiam ŝi elektas la profesion de pentristino je la aĝo de 17 jara. Adoleskantino, ŝi malkovras ĉe la Museum voor Schone Kunsten van Gent la verkon de Emile CLAUS, kiu fariĝas ŝia amanto kaj ŝia majstro.

Do, post la vidado de la pentraĵo «De ijsvogels», ŝi decidas sekvi la kursojn en la laborejo de Emile CLAUS, proksime de Deinze. Ŝi estas akceptita kiel studentino kaj navedas dum jaroj inter Gent kaj Astene. Evidente, dum tiu periodo, lia influo estas facile rimarkebla en la verko de Jenny MONTIGNY.

En 1905, ŝi transloĝiĝas al Deurle en la najbareco de Astene, kie ŝi fariĝas membro de Vie et Lumière, grupo de impresionistaj luministaj artistoj. Dum la Unua Mondmilito, Emile CLAUS kaj lia edzino foriras al London, sed Jenny MONTIGNY sukcesas retrovi sian koramikon iom poste. El tiu tempo datiĝas la pentraĵo «Hyde Park».

Intertempe Jenny MONTIGNY partoprenas en multnombraj ekspozicioj kaj salonoj en Paris. Dum 1913, okaze de la Exposition Universelle et Internationale en Gent, ŝia verko estas rimarkita. En 1923 ŝi eĉ fariĝas ano de la Société des Beaux-Arts de Paris.

Post la morto de Emile CLAUS, ŝi havas moralajn kaj financajn malfacilaĵojn, pro la fino de la impresionismo en pentrarto. Feliĉe ŝi havas la subtenon de sia fratino kaj de kelkaj amikoj dum tiu periodo. Tamen, kiam Jenny MONTIGNY mortas en 1937, ŝia nomo estas rapide forgesita...