MELAERTS Jules

Belga esploristo kaj maristo (Bruxelles 1876 – ???).
• Plennomo: Jules MELAERTS.
• Prononco: [ʼjyl ʼmelɑ:rts].

Verdire oni scias malmulte pri lia vivo. Escepte ke Jules MELAERTS partoprenas, kiel tria leŭtenanto, en la polusa ekspedicio de la trimastulo Belgica, kiu sukcesas travivi la unuan vintron en Antarktiko (1897 - 1899). Poste li sekvas maran karieron kaj estras la havenon de Zeebrugge.