BODART Jeff

Belga kantisto kaj muzikisto (Charleroi 1962 – 2008).
• Plennomo: Jean-François BODART (private), Jeff BODART (publike).
• Prononco: [ʼʒɑ̃ - frɑ̃ʼswa bɔʼdar , ʼʒɛf bɔʼdar].


En la jaroj 1980 Jeff BODART komencas sian karieron kun la grupo Spasmes. Poste, li estas membro de la grupo Aphrodisiax, kun kiu li eldonas unuan diskon «Sex-symbol». En tiu tempo li estas “nur” gitaristo.

En 1983, li famiĝas kiel kantisto kun la grupo Gangsters dʼAmour, tiel nomita laŭ kanzono de la franca grupo Starshooter. En 1994, Jeff BODART likvidas la grupon kaj komencas solan laboron, kvin albumoj sekvas: «Du vélo sans les mains» (1995), «Histoires universelles» (1998), «Ça ne me suffit plus» (2001), «Tʼes rien ou tʼes quelquʼun» (2003) kaj «Et parfois cʼest comme ça» (2008). Sola aŭ kun lia grupo, li prezentas sian muzikan universon sur la plimulto de la scenejoj en Belgio, Francio, Kebekio kaj Svislando, sed ankaŭ en multaj landoj en Azio, Eŭropo kaj Usono.

En 2007 li sekrete edziĝas kun la komentistino kaj parolistino Armelle. Bedaŭrinde, Jeff BODART estas viktimo de cerbovaskula akcidento ĉe la gepatra hejmo, enhospitaligita kaj metita en artefarita komato el kiu li neniam eliros. Fine, li mortas dum la 20a de Majo 2008, je la aĝo de 45 jara.