REMY André

Belga parolisto kaj komediisto (???).
• Parencaro: Baudouin REMY (filo).
• Plennomo: André REMY.
• Prononco: [ɑ̃ʼdre rǝʼmi].


Jam dum la jaroj 1970, precize inter 1966 kaj 1980, André REMY prezentas kun Jacques CAREUIL la elsendaĵon «Feu vert», infana programo kies brodkasto okazis ĉiun merkredon posttagmeze ĉe la televido RTBF.

Ankaŭ André REMY partoprenas en la kreado de Canal+ Belgique en 1989. Post 13 jaroj kiel futbala komentisto kaj direktoro de la sportaj televidaĵoj, li fariĝas konsilanto de la ĝenerala prezidanteco ĉe la samnoma kanalo, je la aĝo de pensiiĝo! De tiam li nur de tempo al tempo prezentas la maĉojn...

Sed, André REMY estas precipe konata por la humura kaj muzika komedio «Sois Belge et tais-toi!», dediĉita al la belga politiko. Li skribas la tekstojn kaj vivigas la spektaklon kun lia filo Baudouin REMY. Plie, li interpretas kun talento la reĝon Albert II kaj plurajn politikistojn kiel Michel DAERDEN, Francis DELPÉRÉE kaj Herman VAN ROMPUY.