LAMY André

Belga humoristo kaj imitisto (Bruxelles 1962).
• Plennomo: André LEVEUGLE (private), André LAMY (publike).
• Prononco: [ɑ̃ʼdre lǝʼvœgl(ǝ), ɑ̃ʼdre laʼmi].


Dum sia infanaĝo li revas esti reĝisoro kaj turnas amatorajn filmojn kun malgranda kamerao. André LEVEUGLE adoltiĝas en la urbo Schaerbeek kaj vizitas la lernejon Athénée Fernand BLUM. Tie, sia alvokiĝo venas kiam li vidas unuafoje la francan humoriston Raymond DEVOS, de kiu li reprenas la skeĉojn por amuzi la kamaradojn.

Poste, sub la pseŭdonimo André LAMY, li partoprenas en la finalo de la Festival du Rire de Rochefort, prezentas spektaklojn ĉe la kabareto Black Bottom en Bruxelles kaj animas la elsendon «La Folie des glandeurs» ĉe Radio SIS.

En 1987, André LAMY iras al Paris, kie lia talento kiel humoristo kaj imitisto rapide fariĝas famkonata. Tie li prezentas spektaklon ĉe malgranda teatro Le Tintamarre. Konsekvence, li estas invitita ĉe la televidostudioj de Michel DRUCKER, Jean-Pierre FOUCAULT kaj Patrick SABATIER, kio konigas lin de la franca publiko. Tiam, li eniras la legendajn spektaklejojn, kiel la Casino de Paris, LʼOlympia kaj la Théâtre du Gymnase. Poste, li laboras por sia propra elsendo «Lamy public numéro un», kun Philippe GILDAS sur la ondoj de la radiostacio Eŭrope 1. En 1991, li animas la elsendon «Grain de folie» kun Marie-Ange NARDI, ĉe la televidokanalo La Cinq. Tamen, kiel lia spektaklo de 1993 estas malsukceso, li decidas rehejmiĝi en Belgio.

Inter 1997 kaj 2005, André LAMY partoprenas en la revuo de la Théâtre Royal des Galeries en Bruxelles. Ekde 2007, li ĉiutage animas «Votez pour moi» ĉe la radiostacio Bel RTL, unue kun Dubus kaj poste kun Olivier LEBORGNE. En majo 2012, okaze de la kvina jaro de tiu elsendo, li ricevas la ĉefministron Elio DI RUPO. Dume, li turneas kun la spektaklo «Politiquement correct», en kiu li parodias la belgan politikon. En 2013, li prezentas sian novan spektaklon «Retour au Music-hall», kiu enhavas skeĉojn kaj imitadojn de kantistoj (kies, interalie, Julien CLERC kaj Patrick BRUEL).