MABILLE Xavier

Belga historiisto, pedagogo kaj politologo (Anderlecht 1933 – 2012).
• Plennomo: Xavier MABILLE.
• Prononco: [gzaʼvje maʼbi:(ǝ)].


El modesta origino, meminstruito kiu rapide forlasas lernejon, Xavier MABILLE komencas sian karieron kiel bankoficisto. En julio 1960, li eniras ĉe la CRISP, iom pli ol unu jaro post ĝia fondo de Jules GÉRARD-LIBOIS. Unue li estas ĉefredaktisto de la «Courrier hebdomadaire», poste li fariĝas Direktoro de la Publikaĵoj kaj Ĉefa Afergvida Oficisto, fine li prezidas la organizaĵon (ekde lia oficiala emeritiĝo en 1999 ĝis majo 2012).

Verdire, Xavier MABILLE eniras por la unua fojo la universitaton por doni kursojn, ĉe lʼUniversité Catholique de Louvain, la Facultés Universitaires Saint-Louis de Bruxelles kaj lʼUniversité Libre de Bruxelles.

De 1975 ĝis 2000 Xavier MABILLE estas konsiderita kiel unu el la precipaj komentistoj pri la belga politiko. Efektive, dum multnombraj jaroj, li partoprenas en la balotaj debatoj kaj vesperkunvenoj ĉe la RTBF. Tie, li montras fenomenan memoron pri la balotoj, kiu foje kondukas lin kontesti balotrezultatojn de kelkaj politikistoj.

Plie de centoj da artikoloj kaj monografioj, Xavier MABILLE estas la verkinto de du libroj pri la historio de Belgio: «Histoire politique de la Belgique» (kvar eldonoj inter 1986 kaj 2000) kaj «La Belgique depuis la Seconde Guerre Mondiale» (2003).

Inter la premioj, Xavier MABILLE ankaŭ fariĝas Commandeur de lʼOrdre de Léopold (2005), Chevalier de lʼOrdre de la Couronne kaj Officier de lʼOrdre National du Mérite (Francio).