Université de Mons

Belga universitato el franclingva esprimo (2009).
• Plennomo: Université de Mons.
• Prononco: [ynivɛrsiʼte ʼdǝ ʼmõs].


Unue, la Université de Mons estas franclingva universitato kun konstruaĵoj situantaj en la urboj Mons kaj Charleroi, kiu rezultas de la kununuiĝo inter la Université de Mons-Hainaut kaj la Faculté Polytechnique de Mons depost la akademia jaro 2009-2010.

Kun siaj sep fakultatoj (pri Administrado kaj Ekonomio, Arkitekturo kaj Urboplanado, Edukadaj Sciencoj kaj Psikologio, Farmacio kaj Medicino, Interpretado kaj Tradukado, Politekniko, Sciencoj) kaj tri lernejoj (pri Homaj kaj Sociaj Sciencoj, Juraj Sciencoj, Lingvaj Sciencoj), la Université de Mons gastigas preskaŭ 6.000 studentojn el kvardek naciecoj.

Plie, ĝi enhavas 9 bibliotekoj, 10 institutoj de sciencaj esploroj kaj multnombraj ekfirmaoj, kie laboras ĉirkaŭ 700 esploristoj kaj sciencistoj. Ĝi ankaŭ agas en universitataj kaj sciencaj kunlaboradoj tutmonde kun 230 internaciaj partnerecoj en pli ol 50 landoj sur kvin kontinentoj. La Université de Mons ankaŭ promocias la movadon de siaj propraj esploristoj kaj studentoj tra eŭropaj programoj kiel ERASMUS (European Action Scheme for the Mobility of University Students).