DéFI

Belga partio el franclingva esprimo.
• Plennomo: Démocrate Fédéraliste Indépendant, mallongige DéFI.
• Prononco: [deʼfi].


DéFIDémocrate Fédéraliste Indépendant – estas politika partio je centra tendenco en la franclingva parto de Belgio. Ĝi estas kreita je la 11a de Majo 1964 en respondo al la establo de la lingvolimo. Konsekvence ĝia celo estas protekti la interesojn kaj la rajtojn de la franclingvanoj, precipe en la Région de Bruxelles-Capitale kaj en la provinco Vlaams Brabant, sed ankaŭ en la regiono Wallonie kie estas kvin provincaj federacioj.