Affichage des articles dont le libellé est Limburg. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est Limburg. Afficher tous les articles

Nieuw Leven

Belga ventmuelejo situanta en Vlaanderen (1801).
Oficialnomo: Nieuw Leven [ʼnjyw ʼlevǝn].
Alianomo: De Wachter [ʼdǝ ʼwaɣtǝr].
Situo: provinco Limburg, arondismento Tongeren, urbo Maasmechelen, sekcio Leut.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1945).


Jam antaŭe nomita De Wachter, la Nieuw Leven estas malnova pivota ventmuelejo – kun pentrita korpo kaj duonfermita piedo – starante ĉe la limo inter la urboj Leut kaj Meeswijk, kiu jam estis plurfoje renovigita.

Steenkoolmijn van Eisden

Belga karbominejo situanta en Vlaanderen (1907 – 1987).
Oficialnomo: Steenkoolmijn van Eisden [,ste:nko:lʼmɛjn ʼvan ʼɛjsdǝn].
Situo: provinco Limburg, arondismento Tongeren, urbo Eisden.


En aktiveco dum preskaŭ 80 jaroj antaŭ definitiva fermo post mingasa eksplodo en 1984 kaj protesto en 1987, la Steenkoolmijn van Eisden estas unu el la sep karbominejoj de la belga regiono Kempen, kies parto de la terenoj estas aranĝita por gastigi la vendejaron Maasmechelen Village.

Sint Cornelius Kerk van Lindelhoeven

Belga preĝejo situanta en Vlaanderen (1968).
Oficialnomo: Sint Cornelius Kerk van Lindelhoeven [ʼsint ʼkɔrneljys ʼkɛrk ʼvan ,lindǝlʼhu:vǝn].
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (2009).
Situo: provinco Limburg, arondismento Maaseik, urbo Overpelt.


Starigita anstataŭ pluraj aliaj kultejoj, la Sint Cornelius Kerk van Lindelhoeven estas preĝejo kun brika strukturo kaj soleca blanka sonorilturo, konstruita en modernista stilo dum la jaro 1968-69 de la arkitekto Adolf NIVELLE.

Sint Pieters Kerk van Gingelom

Belga preĝejo situanta en Vlaanderen (1891).
Oficialnomo: Sint Pieters Kerk van Gingelom [ʼsint ʼpi:tǝrs ʼkɛrk ʼvan ʼgingǝlɔm].
Situo: provinco Limburg, arondismento Hasselt, urbo Gingelom.


Konstruita en 1891-1892, la Sint Pieters Kerk van Gingelom estas novgotika preĝejo de la arkitekto Edmund SERRURE (junior) kun oklatera sonorilturo datiĝanta de 1901, kies eksteraĵo estas en ruĝa briko por la fasadoj kaj en kalkoŝtono por la fenestrokadroj.