Affichage des articles dont le libellé est Vlaanderen. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est Vlaanderen. Afficher tous les articles

Kasteel van Linkebeek

Belga kastelo situanta en Vlaanderen (1868).
Oficialnomo: Kasteel van Linkebeek [ʼkaste:l ʼvan ʼlinkǝbe:k].
Situo: provinco Vlaams Brabant, arondismento Halle-Vilvoorde, urbo Linkebeek.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (2009).


Simetrie konstruita por memorigo pri la Nov-Renesanco en rektangula kaj vasta parko, la impona Kasteel van Linkebeek konsistas el sep intertraboj kaj du etaĝoj sub ardeza tegmento, kun centra enirejo alirebla per majesta ŝtuparo.

ORTELIUS Abraham

Belga geografiisto kaj kartografiisto devena el Vlaanderen (Antwerpen 1527 – 1598).
Naskonomo: Abraham ORTELIUS [ʼabrahɑ:m ʼɔrteljys].


Inter du vojaĝoj, Abraham ORTELIUS publikigas maplibron «Theatrum Orbis Terrarum» (1570) de 53 mapoj kaj suplementon «Additamentum Theatri Orbis Terrarum» (1573) de 17 pliaj mapoj, antaŭ ol esti la unua elpensi la nocion pri kontinenta drivo en sia «Thesaurus Geographicus» (1596).

VOGELS Mieke

Belga politikistino devena el Vlaanderen (Antwerpen 1954).
Naskonomo: Maria (Bertha) (Charlotte) VOGELS [ʼmarja (ʼbɛrta) (ʼʃarlɔt) ʼvoɣǝls].
Kromnomo: Mieke VOGELS [ʼmi:kǝ ʼvoɣǝls].
Ordeno: Commandeur in de Leopolds Orde (2004).


Membrino de la verda partio Groen, Mieke VOGELS laboras kiel skabenino en Antwerpen (1995-1999), flandra Ministrino pri Bonstato, Sano kaj Egalecaj Ŝancoj (1999-2003), flandra deputitino (2004-2014), prezidantino de partio (2007-2009) kaj konsilianino en Deurne (2007).

Koninklijke Fontein

Belga fontano situanta en Vlaanderen (1676).
Oficialnomo: Koninklijke Fontein [ʼkoniŋ,lǝkǝ ʼfɔntɛjn].
Situo: provinco Oost Vlaanderen, arondismento Oudenaarde, urbo Oudenaarde.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1944).


La silueto de la Koninklijke Fontein formas piramidan mason por monumenta efekto: malsupre estas impona kvarloba baseno, meze estas dua baseno kies akvo fluas en la unuan, supre estas tri bronzaj delfenoj kiuj elsputas akvon.

Kapel Onze Lieve Vrouw ter Rozen

Belga kapelo situanta en Vlaanderen (1969).
Oficialnomo: Kapel Onze Lieve Vrouw ter Rozen [ʼkapɛl ʼonzǝ ʼli:vǝ ʼvrow ʼtǝr ʼrozǝn].
Situo: provinco Vlaams Brabant, arondismento Halle-Vilvoorde, urbo Linkebeek.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (2011).


Situanta apud la enirejo de la Kasteel van Linkebeek, la nuna Kapel Onze Lieve Vrouw ter Rozen estas malgranda vojkapelo konstruita el tajlitaj naturŝtonoj, por anstataŭi malnovan kapelon detruita en 1965 okaze de la plilarĝigado de la strato.

Karbonadoj laŭ flandra maniero

Belga manĝaĵo originanta el Vlaanderen.
Etimologio: el la vorto karbo.
Traduko: carbonade flamande (france), flämische Karbonade (germane), vlaamse karbonade (nederlande).


La karbonadoj laŭ flandra maniero estas tipe belga manĝaĵo, kiu konsistas el viandopecoj longtempe kuiretitaj kun bruna biero, cepoj kaj aliaj dolĉaj ingrediencoj (kasonado, spicokuko, lieĝosiropo), kutime en akompano de fritoj.

Stadhuis van Roeselare

Belga urbodomo situanta en Vlaanderen (1769).
Oficialnomo: Stadhuis van Roeselare [ʼstat,hœ:js ʼvan ʼruzǝlɑ:r].
Situo: provinco West Vlaanderen, arondismento Roeselare, urbo Roeselare.
Heredaĵo: UNESCO World Heritage (1999).


La Stadhuis van Roeselare estas konstruita en du partoj: maldekstre staras la malnova parto (konstruita inter 1769 kaj 1771) en baroka stilo kaj dekstre staras la nova parto (konstruita en 1924) en moderna stilo kun impona belfrido.

LEFEVER Lies

Belga humuristino kaj kantistino devena el Vlaanderen (Nyamasheke {RW} 1980 – Asse 2018).
Naskonomo: Lies LEFEVER [ʼli:s ,lǝʼfe:vǝr].


Blinda je unu okulo sekve al brutaĵoj kaj neglektoj dum sia juneco, Lies LEFEVER prezentas kabaredajn spektaklojn kaj partoprenas en la televidaĵoj De rode Loper kaj De Laatste Show kie ŝi interpretas  protestajn kanzonojn, antaŭ ol morti el malbona falo en sia domo...

BRUEGHEL Pieter III

Belga pentristo devena el Vlaanderen (Antwerpen 1589 – 1639).
Naskonomo: Pieter BRUEGHEL [ʼpi:tər ʼbɾøːɣəl].
Artistonomo: Pieter III BRUEGHEL [ʼpi:tər ʼdə-ʼdɛrdə ʼbɾøːɣəl].


Pieter III BRUEGHEL estas miskonata pentristo pri ĝenraj kaj religiaj temoj, sed kiel li plejofte kunlaboras kun sia patro kaj heredas la familian atelieron post lia morto, oni ne havas absolutan certecon pri lia propra verkaro...

Nieuw Leven

Belga ventmuelejo situanta en Vlaanderen (1801).
Oficialnomo: Nieuw Leven [ʼnjyw ʼlevǝn].
Alianomo: De Wachter [ʼdǝ ʼwaɣtǝr].
Situo: provinco Limburg, arondismento Tongeren, urbo Maasmechelen, sekcio Leut.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1945).


Jam antaŭe nomita De Wachter, la Nieuw Leven estas malnova pivota ventmuelejo – kun pentrita korpo kaj duonfermita piedo – starante ĉe la limo inter la urboj Leut kaj Meeswijk, kiu jam estis plurfoje renovigita.

Pajottenland

Belga regiono situanta en Vlaanderen.
Oficialnomo: Pajottenland [,pɑjɔtǝnʼland].

bildo © Pajottenland

Pajottenland, sudokcidente de Bruxelles, estas ondolinia kaj terkultura regiono inter la riveroj Dender kaj Senne, kiu konsistas el 13 urboj (Affligem, Asse, Bever, Dilbeek, Galmaarden, Gooik, Herne, Lennik, Liedekerke, Pepingen, Roosdaal, Sint-Pieters-Leeuw, Ternat).

Brabo

Belga fontano situanta en Vlaanderen (1887).
Oficialnomo: Brabo Fontein [ʼbrɑ:bo ʼfɔntɛjn].
Kromnomo: Brabo [ʼbrɑ:bo].
Situo: provinco Antwerpen, arondismento Antwerpen, urbo Antwerpen.


Situanta sur la granda placo antaŭ la urbodomo de Antwerpen, la fontano Brabo estas bronza statuo de la skulptisto Jef LAMBEAUX, kiu reprezentas la legendon pri Silvius BRABO ĵetante la detranĉitan manon de la giganto Druon Antigoon en la riverego Schelde.

Begijnhofkerk van Tienen

Belga preĝejoruino situanta en Vlaanderen (1245 – 1976).
Oficialnomo: Begijnhofkerk van Tienen [ʼbǝgɛjn,ɔfʼkɛrk ʼvan ʼti:nǝn].
Alianomo: Paterskerk van Tienen [,pɑ:tǝrsʼkɛrk ʼvan ʼti:nǝn].
Situo: provinco Vlaams Brabant, arondismento Leuven, urbo Tienen.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1946).


Kiel parto de estinta beginejo, la Begijnhofkerk van Tienen estas gotika preĝejo en ruinoj, grandparte detruita per fortega brulego en 1976, sed transformita en parko kun historia kaj turista karakteroj post restarigado kaj solidigado en 1997.

DE VINCK Antoine

Belga ceramikisto kaj skulptisto devena el Vlaanderen (Kortenaken 1924 – Auxerre {FR} 1992).
Naskonomo: Antoine DE VINCK [ɑ̃ʼtwan ʼdǝ ʼviŋk].


Konsiderita kiel unu el la majstroj pri la renoviĝo de la eŭropa ceramikarto post la Dua Mondmilito, la verko de Antoine DE VINCK enhavas desegnaĵojn, ceramikaĵojn kaj skulptaĵojn, kies inspiro naskiĝas en la malnovaj civilizacioj de Afriko, Azio, Eŭropo kaj Sudameriko.

Sint Jan de Doper Kerk van Diest

Belga preĝejoruino situanta en Vlaanderen (1253 – 1823).
Oficialnomo: Sint Jan de Doper Kerk van Diest [ʼsint ʼjan ʼdǝ ʼdopǝr ʼkɛrk ʼvan ʼdi:st].
Situo: provinco Vlaams Brabant, arondismento Leuven, urbo Diest.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (1936).


Pro brulego fare de la trupoj de Willem VAN ORANJE en 1578, nur la ĥorejo de la gotika preĝejo Sint Jan de Doper Kerk van Diest estas restarigita kaj restas en uzo ĝis 1823, post kiam ĝi ankoraŭ servas kiel tombejo antaŭ definitiva falo de la tegmento en 1853...

Sint Sixtus Abdij van Westvleteren

Belga abatejo situanta en Vlaanderen (1871).
Oficialnomo: Sint Sixtus Abdij van Westvleteren [ʼsint ʼsikstys ʼabdɛj ʼvan ,wɛstʼvletǝrǝn].
Situo: provinco West Vlaanderen, arondismento Ieper, urbo Vleteren, sekcio Westvleteren.
Heredaĵo: Beschermd Onroerend Erfgoed van Vlaanderen (2009).


Priorejo en 1831 kaj abatejo en 1871, la Sint Sixtus Abdij van Westvleteren estas la unua monaĥejo el la cisterciana tradicio kiu malfermas siajn pordojn en la nove sendependa Belgio, famkonata por la surlokaj fabrikado kaj vendado de la biero Westvleteren.

Maes

Belga biero originanta el Vlaanderen (1946).
Oficialnomo: Maes [ʼmɑ:s].

bildo © Maes

La Maes estas blonda biero de malalta fermentado en 5 variaĵoj (Maes Pils blonda 5,2% da alkoholo, Maes Radler Citron flava 2% da alkoholo, Maes Radler Citron Vert - Cactus flava 2% da alkoholo, Maes Radler Pamplemousse roza 2% da alkoholo, Maes Zéro blonda 0% da alkoholo).

BAEYENS Armand

Belga biciklisto devena el Vlaanderen (Iddergem 1928 – 2013).
Naskonomo: Armand BAEYENS [arʼmɑ̃ ʼbajɛns].
Premio: Lifetime Achievement Award (2009).


Profesia de 1949 ĝis 1957, Armand BAEYENS gajnas la 7an etapon de la Volta a Catalunya (1949), la 1an etapon de la Critérium du Dauphiné Libéré (1950) kaj la 19an etapon de la Tour de France (1951), antaŭ ricevi la premion Lifetime Achievement Award de la urbo Denderleeuw.

BETHUNE Jean-Baptiste

Belga arkitekto, ornamisto kaj pedagogo devena el Vlaanderen (Kortrijk 1821 – Marke 1894).
Naskonomo: Jean-Baptiste (Charles) (François) BETHUNE [ʼʒɑ̃ - baʼtist (ʼʃarl) (frɑ̃ʼswa) beʼtyn].
Artistonomo: Jean-Baptiste BETHUNE [ʼʒɑ̃ - baʼtist beʼtyn].
Parencaro: Félix BETHUNE (patro).
Titolo: barono.


Kiel prezidanto de la metia korporacio Gilde van Sint-Thomas en Sint-Lucas, Jean-Baptiste BETHUNE havas decidigan influon sur la disvolviĝo de la novgotika stilo en Belgio, plie de liaj propraj verkoj (Abbaye de Maredsous, Abdij Ten Putte kaj Kasteel van Loppem).

Rodenbach

Belga biero originanta el Vlaanderen (1820).
Oficialnomo: Rodenbach [,ro:dǝnʼbaɣ].


De miksita fermentado, la Rodenbach estas ruĝa biero, kiu ekzistas en 5 variaĵoj (Rodenbach brunruĝa 5,2% da alkoholo, Rodenbach Caractère Rouge ruĝa 7% da alkoholo, Rodenbach Grand Cru bruna 6% da alkoholo, Rodenbach Rosso ruĝa 4% da alkoholo, Rodenbach Vintage bruna 7% da alkoholo).